Miklós Kellermayer
Miklós Kellermayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1964 (60-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) Universitato de Pécs |
Familio | |
Patro | Miklós Kellermayer (en) |
Frat(in)o | Richard Kellermayer (en) |
Okupo | |
Okupo | scienca esploristo biofizikisto kuracisto |
Miklós Kellermayer [miklOŝ kelermajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kellermayer Miklós Sándor Zoltán estas hungara kuracisto, biofizikisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea.
Miklós Kellermayer[1] naskiĝis la 17-an de julio 1964 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Kellermayer maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon (MD) en Universitato Janus Pannonius en 1988. Post jardeko li doktoriĝis (Ph.D.) ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li laboras en la biofizika instituto de Universitato Semmelweis. En 1991 li estis gastopreleganto en universitato en Vaŝingtono, krome li instruas ankaŭ en Universitato de Pécs. Li estis nomumita institutestro en 2008, dekano en 2019. Li havas edzinon, kiu naskis 5 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)
[redakti | redakti fonton]- Folding-unfolding transitions in single titin molecules characterized with force-measuring laser tweezers (1997)
- Mechanical fatigue in repetitively stretched single molecules of titin (2001)
- Spatially and temporally synchronized atomic force and total internal reflection fluorescence microscopy for imaging and manipulating cells and biomolecules (2006)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva biografio kun foto
- D-ro Miklós Kellermayer kaj D-ro Balázs Győrffy fariĝis membroj de la Akademio Europaea. Bódi Bernadett (2019-08-02). Az Academia Europaea tagja lett Dr. Kellermayer Miklós és Dr. Győrffy Balázs — Semmelweis Hírek (hungare). Semmelweis Hírek. Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 2024-03-27 .
- Hungara Scienco • 2015 12 • Membra rekomendo Magyar Tudomány • 2015 12 • Tagajánlás (hungare). Magyar Tudomány. Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2024-03-27 . “Li estis unu el la unuaj se temas pri plenumi kvantajn mekanikajn mezuradojn sur unika proteinmolekulo, la muskola proteina titino.”.